ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La 44a Konferenco sukcese finiĝis

Sukcese venis al fino la 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kiu elstaris kvante (103 aliĝintoj), kvalite (ĉ 50 prelegoj, prezentaĵoj, diskutforumoj kaj laborgrupoj) kaj bunte – partoprenintoj ekz. el Brazilo, Japanio, Indonezio, Nepalo, Ĉinio, Korea Respubliko, Ganao, Benino, Meksiko kaj Kubo. La Komitato kompletigis la estraron per elekto de s-ro Huang Yin Bao (Trezoro) al la sekretaria posteno, akceptis sekcion el Meksiko, reprezentanton en Ganao kaj kontaktpersonojn en Indonezio kaj Nepalo. Kulmino de la semajno estis Simpozio organizita kune kun la Centro de Espoloro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj la Fakultato de Humanistiko de la Universitato de Kopenhago kun la temo: “Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado.” La simpozio disvolviĝis en la angla kaj Esperanto kun prezentaĵoj de gastoj el la akademia mondo: Frans Gregersen, Robert Phillipson, Lászlo Marácz kaj Karsten Fledelius. Aldoniĝis universitatanoj kiuj estas esperantistoj: Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta, Sabine Fiedler, Mark Fettes, Nicolau Dols Salas, Davide Astori, Amri Wandel kaj Marek Blahus. La debatoj malfermis terenojn kiuj devas ĉiam pli gravi por ILEI – demandoj pri lingvo-uzo kaj lingva elekteblo en transnaciaj edukaj kaj sciencaj interŝanĝoj. La realigo de la simpozio atestas mult-monatan organizan laboron flanke de ILEI kaj mult-jaran flegadon de kontaktoj en universitataj rondoj.

Stefan MacGill, Prezidanto, ILEI